Julian Jaynes

Julian Jaynes
Persona informo
Naskiĝo 27-an de februaro 1920 (1920-02-27)
en Neŭtono
Morto 21-an de novembro 1997 (1997-11-21) (77-jaraĝa)
en Ĉarlotaŭno
Lingvoj usona angla
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Yale
Universitato Harvard
Universitato McGill Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo psikologo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj dukamerismo
La Origino de Konscio en la Kolapso de la Dukamera Menso
vdr

Julian JAYNES (27a de februaro, 1920 – 21a de novembro, 1997) estis usona esploristo en psikologio en la Universitato Yale kaj en la Universitato Princeton dum preskaŭ 25 jaroj kaj plej bone konata pro sia libro de 1976 nome The Origin of Consciousness in the Breakdown of the Bicameral Mind.[1] Lia kariero estis dediĉita al la problemo de konscio, “…la diferenco inter tio kion aliuloj vidas pri ni kaj nia sento de niaj propraj internoj kaj la profundaj sentoj kiuj subtenas ĝin. … Homoj estis konsciaj pri la problemo de la konscio preskaŭ ekde kaim konscio ekis.”[1]:2 La proponoj de Jaynes estas alproksimigoj al multaj fakoj, inter kiuj neŭroscienco, lingvistiko, psikologio, arkeologio, historio, religio kaj analizo de antikvaj tekstoj.

  1. 1,0 1,1 Jaynes, Julian. [1976] (2000) The Origin of Consciousness in the Breakdown of the Bicameral Mind. Houghton Mifflin. ISBN 0-618-05707-2. Arkivigite je 2019-08-07 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-08-07. Alirita 2020-10-04.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search